BOLIVIAN PREMIERE of "A Universal Love Story" at the "Sierra International Film Weekend"!!!


---More good news--- "A Universal Love Story" was selected to be screened at the "Sierra International Film Weekend" in Bolivia!!! This will be our Bolivian premiere!!!

sierra_festival_universal_love.jpg

"The Funeral Dancer" was selected for the November edition of the "Miami Independent Film Festival!!!

EXTRA MILA AWARD NOMINATION- at the "Sydney Indie Film Festival"!!!

SUCCESSFUL AUSTRALIAN PREMIERE of "The Redhead" at the "Sydney Indie Film Festival"!!!!


Thanks to everyone who came to see "The Redhead" at the "Sydney Indie Film Festival" yesterday!" And thanks to the wonderful "Sydney Indie Film Festival" for hosting our Australian premiere!!!

https://www.facebook.com/sydneyindiefilmfestival/
https://theredhead.space/

Redhead_Poster_SYDNEY_FESTIVAL.jpg

Here is the official program of the "Cinque Terre Film Festival"!!!

"A Universal Love Story" was selected to be screened at the "Salto Independent Film Festival" in Uruguay this month !!!

A Universal Love Story" is an official selection of the "Blow Up International Arthouse Filmfest" 2018!!!

A Universal Love Story" was selected to be screened at the "Cinque Terre International Film Festival"!!

Natalie's sci-fi drama "The Redhead" goes Australia!!

This weekend- "The Redhead" is playing at the "Kapow Intergalactic Film Festival"!!!

"Lola wants to see the sea" will be screened at this fantastic new film festival next week, the "Lisbon Film Rendezvous"!!!

"The Redhead" was nominated as "BEST FOREIGN SHORT" at the "KAPOW INTERGALACTIC FILM FESTIVAL"!!!!

"A Universal Love Story" at "Mostra Livre de Cinema" in Brazil!!!

Successful screening in Catania at "Corti in Cortile"!

Natalie just returned from her trip to Catania, where she was presenting her film “A Universal Love Story” at the 10 year anniversary of the “Corti in Cortile” Film Festival!

https://www.cortiincortile.it/#!/proiezioni-finalisti

https://www.facebook.com/CortiInCortile/

Description of the film in Italian:

“A Universal Love Story”

 Regista: Natalie MacMahon/ Produttore: Natalie MacMahon

Durata: 9 minuti

Sinossi: "A Universal Love Story" è un dramma di fantascienza in esperanto sulla possibilità di trovare l'amore in un mondo impersonale in un lontano futuro, in cui tutti sono così concentrati su se stessi, che sembra quasi impossibile connettersi a un'altra persona. Tutto ciò che rimane è il ricordo dell'amore e la speranza di provarlo ancora una volta. Sembra che a volte ci voglia un miracolo da un universo diverso per iniziare una rivoluzione.

Some impressions:

catania3.jpg
catania2.jpg
catania1.jpg
catania5.jpg

"Libera Folio" article about new Esperanto web series "Malsano Nomita Amo"!!!

Check out this great article about the new web series in Esperanto (loosely based on "A Universal Love Story") ("Universala Amrakonto") called "Malsano Nomita Amo" by "Libera Folio", the largest news website in Esperanto (the article is in Esperanto):

https://www.liberafolio.org/2018/09/11/esperanto-en-reta-serio-pri-socio-sen-amo/


https://www.facebook.com/malsanonomitaamo/

malsano_heart.jpg

Esperanto en reta serio pri socio sen amo

de Redakcio je 2018-09-11 en kulturo

Anonciĝis nova reta filmserio, "Malsano Nomita Amo", kiu estos parte parolata en Esperanto. En la universo de la serio kaj amo kaj Esperanto estas malpermesataj. La serio esploras la moralajn dilemojn kaj la malfacilajn elektojn de homoj en tia socio.

Natalie MacMahon. Foto: nataliemacmahon.com

La serio Malsano Nomita Amo estas kreaĵo de reĝisoro Natalie MacMahon, kiu jam faris antaŭan esperantlingvan filmon nomatan Universala Amrakonto, ankaŭ kun sciencfikcia temo. Male al la filmo tiu ĉi reta serio estos senpage rete spektebla. Libera Folio intervjuis MacMahon.

Libera Folio: Kiu estas Natalie MacMahon?

Natalie MacMahon: – Mi estas verkinto kaj reĝisoro de Universala Amrakonto (angla titolo: A Universal Love Story), kiu estis mia unua projekto kun esperantecaj elementoj (mallonga filmo, kiu estis montrata en diversaj internaciaj festivaloj, kaj ankoraŭ venos pliaj). Mi originale komencis kiel aktoro, sed dum la pasintaj kelkaj jaroj mi pli kaj okupiĝis pri scenarverkado kaj reĝisorado. Mi faris kelkajn mallongajn filmojn kaj retseriojn, kiuj ĉiuj estis sufiĉe sukcesaj en filmfestivaloj. Nuntempe mi daŭre reklamas Universalan Amrakonton kaj mian alian filmon The Redhead (La Ruĝharulo) en festivaloj. Sekvontsemajne ekzemple mi iros al Catania en Italujo por la dekjara datreveno de la festivalo Corti in Cortile, kaj mi ĵus finis mian novan mallongan filmon titolitan The Funeral Dancer (La Funebra Dancisto), kiu estas germanlingva sciencfikcia dramo. Dume mi preparas la novan retserion en Esperanto Malsano Nomita Amo, kiun mi ankaŭ verkas kaj reĝisoras.

Pri kio temas Universala Amrakonto?

– Universala Amrakonto estas sciencfikcia dramo en Esperanto pri la ebleco trovi amon en malpersona monda en fora estonteco, en kiu ĉiu tiom koncentriĝas pri si mem, ke ŝajnas kvazaŭ neeble konektiĝi kun alia persono. Restas nur la memoro pri amo, kaj la espero iam denove sperti ĝin. Ŝajnas, ke kelkfoje necesas miraklo el alia universo por lanĉi revolucion.

Kial la filmo estas parolata en Esperanto?

– Mi voladis krei filmon en Esperanto kaj en tiu ĉi rakonto tio havas multan sencon. En Universala Amrakonto Esperanto rolas kiel elemento, kiu rekunigas homojn, kiel revolucio necesa por povi vere kompreni unu la alian denove kaj esprimi sentojn.

Ĉu vi uzas la lingvon ekster viaj filmprojektoj?

– Ekde kiam mi uzis ĝin en mia filmo, mi vere ekŝatis la ideon de Esperanto kaj la lingvon mem eĉ pli. Tial mi flanke iom studas ĝin kaj aŭskultas muzikon kaj legas tekstojn en Esperanto. Mi malrapide pliboniĝas kaj ŝatus uzi ĝin ankoraŭ pli en estonteco. En mia retserio estos multe da Esperanto, do mi nun ankaŭ prepariĝas por tio.

Kiel la filmo kaj la nova retserio Malsano Nomita Amo estas ligitaj?

– La filmo estis aparta projekto filmita dum somero antaŭ du jaroj. Pro ĝiaj multaj montroj en festivaloj multaj homoj sendis al mi mesaĝojn kaj interesiĝis pri la filmo. Bedaŭre mi ne povas montri ĝin rete, kiam ĝi ankoraŭ aperadas en festivaloj. Se homoj ŝatas tian rakonton kaj la elementon Esperanto en ĝi, mi do pensis, ke mi povas fari alian projekton, pli-malpli bazitan je la temoj amo kaj reciproka komunikado en malsama socio en proksima estonteco – ankaŭ en Esperanto. Sed ĉi-foje mi volis krei ion, kion ĉiuj tuj povu spekti, do reta serio ŝajnis al mi perfekta ideo.

Ĉu aktoroj facile povis lerni siajn frazojn en (por ili) fremda lingvo?

– Fakte estis pli facile ol mi pensis. Mi elektis japanan kaj hispanan aktorojn por la ĉefroloj, ĉar mi aŭdis, ke por ili estos pli facile lerni ĝin. En la nova projekto povas montriĝi iom pli malfacile, ĉar la tekstoj pli longas, sed mi havas sonregistraĵon de ĉiuj frazoj, kaj la aktoroj ekzercos sin per ĝi.

Kiel reagas spektantoj kaj kritikantoj pri la filmo, kaj pri la elekto de lingvo?

– La reagoj en festivalo estis bonegaj! Ni eĉ gajnis kelkajn premiojn, kaj la filmo estis montrata en multaj landoj. Kelkaj homoj diris al mi, ke ili eĉ ne sciis pri Esperanto antaŭe, sed post ekkono de pliaj informoj ili tre ŝatis la lingvon. Tial, kadre de retseria varbkampanjo per Patreon kaj baldaŭ ankaŭ en nia Facebook-paĝo, neparolantoj de Esperanto povos ekhavi iom da scio pri la lingvo kaj lerni kelkajn vortojn kaj frazojn ligitajn kun la serio.

Kiel interesiĝantoj povas spekti la filmon aŭ la novan serion?

– La filmo estos montrata dum pliaj festivaloj, do ĝis tiam nur tie eblos ĝin spekti. Ĝisdatigoj pri ĉiuj festivaloj haveblas en la retpaĝo aŭ Facebook-paĝo de Universala Amrakonto. Post la festivala turneo ĝi haveblos en reta filmservo.

La reta serio publikiĝos per YouTube tiam, kiam ĝi pretos, kaj ĉiuj povos spekti ĝin tie.

Rogier Huurman



#liberafolio #patreon #esperanto #webseries #esperantowebseries#malsanonomitaamo #malsano #film #filmmaking #womeninfilm#femaledirectors #nataliemacmahon #wifg #wifi #directing #filmfestival#diseaselove #love #loveisintheair